Kelkaj difinoj de uzotaj terminoj
Plejparto de la necesaj terminoj troviĝas en la Komputada Leksikono (i.a. ĉe http://purl.oclc.org/net/kameleono/KompLeks/). En tiu ĉi paĝo troviĝas tiuj vortoj, kiuj ankoraŭ ne troviĝas en KompLeks.
fabo
ordinara fabo
stathava seanca fabo
senstata seanca fabo
ujkonservata enta fabo
memkonservata enta fabo
legmetodo
skribmetodo

fabo
Ĝava slangaĵo por aludi komponantaĵon, kies klaso havas specifajn trajtojn. Ekzistas kvin specoj da faboj: ordinara, stathava seanca, senstata seanca, ujkonservata enta, memkonservata enta. La kvar lastaj aludeblas per komuna nomo "entreprena fabo" ĉar ili uzeblas en aplikaĵa servilo konforma al specifaĵoj de J2EE.
angle: bean
ĝenerala enhavo

ordinara fabo
Klaso kies privataj atributoj alireblas tra legmetodoj kaj/aŭ skribmetodoj, kiuj sekvas striktajn nomigajn regulojn. Por atributo

    private AjnaKlaso ajnaAtributo;

la legmetodo estu

    public AjnaKlaso getAjnaAtributo () {
        return this.ajnaAtributo;
    }

kaj la skribmetodo estu

    public void setAjnaAtributo (AjnaKlaso ajnaAtributo) {
        this.ajnaAtributo = ajnaAtributo;
    }

La get k set nompartoj, same kiel la majuskligo de la komenclitero de la atributnomo, konsistigas gravan parton de la nomigaj reguloj. Tiaj reguloj ebligas disvolvigajn stablojn helpi al programistoj por kunmetado de tiaj komponantoj.
angle: JavaBean
ĝenerala enhavo

stathava seanca fabo
Komponanto, kiu inter du alvokoj al siaj metodoj memoras datumojn por specifa kliento. Ĉiu kliento, kiu bezonas tian fabon, ricevas dediĉitan dinamikan ekzempleron.
angle: stateful session bean
ĝenerala enhavo

senstata seanca fabo
Komponanto ne ligita al iu ajn specifa kliento. La sama ekzemplero traktas alvokojn el diversaj klientoj. Tamen ĝi ne memoras ion ajn inter du alvokoj al siaj metodoj.
angle: stateless session bean
ĝenerala enhavo

ujkonservata enta fabo
Komponanto, por kiu la aplikaĵa servilo prizorgas la konservadon de la atributaj valoroj en datumbazo.
angle: entity bean (container managed persistency)
ĝenerala enhavo

memkonservata enta fabo
Komponanto, kiu mem prizorgas la konservadon de siaj atributoj en datumbazo aŭ dosiero.
angle: entity bean (bean managed persistency)
ĝenerala enhavo

legmetodo
Metodo, kiu donas la nunan valoron de iu atributo. Ekzemple

    private AjnaKlaso ajnaAtributo;
    public AjnaKlaso donuAjnanAtributon() {
        return this.ajnaAtributo;
    }

angle: getter method
ĝenerala enhavo

skribmetodo
Metodo, kiu prenas novan valoron por iu atributo. Ekzemple

    private AjnaKlaso ajnaAtributo;
    public void prenuAjnanAtributon(AjnaKlaso ajnaAtributo) {
        this.ajnaAtributo = ajnaAtributo;
    }

angle: setter method
ĝenerala enhavo