Kelkaj vortoj pri la projekto "Disa Adresaro"
La projekto "
Disa Adresaro"
celas disponigi rete alireblan programaron por prizorgi
diversajn administrajn taskojn de la asociaro esperantlingva.
Plej baze estas la prizorgado de ĝisdata adresaro (bona iniciato
tiurilate estas la
Reta Kartaro ĉe
http://www.esperanto.nu/kartaro/).
Aliaj servoj dependas de tiu baza servo: prizorgado de membraro,
prizorgado de renkontiĝo, prizorgado de volontularo,
prizorgado de kontaro, prizorgado de butiko, i.a.
La disponigota programaro estu uzebla same ĉe loka reto kiel ĉe Interreto.
Pro uzado en reta medio, nenia devigo eblas pri elekto de operaciumo,
nek ĉe la uzulo, nek ĉe la servilo.
La bazaj teĥnologioj estu do tiuj uzataj por porteblaj distribuataj aplikaĵoj:
kutima uzula foliumilo kaj Ĝava aplikaĵa servilo.
La arkitekturo de la sistemo estos prezentata
en tiu ĉi dokumentaro tra diversaj UML-diagramoj.
Projekta dokumentado ekpretiĝas per estigo de
funkcia specifaro kaj
sistema arkitekturo.
La kodado de la Ĝavaj klasoj sekvos kelkajn regulojn
pri
programada stilo.
Kelkaj difinoj de uzataj terminoj haveblas kiel
leksikonero.
Se vi frontas problemojn pri la stilo (ekzemple, via tiparo ne estas unikoda),
mi sugestas al vi instali kelkajn unikodajn tiparojn en vian komputilon
(tiuj en
tip-hxam.zip (823 kB) estas
laŭ TTF-formato, do taŭgas por Vindozo k Linukso).